Saltu al enhavo

Gridrunner

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Gridrunner

Disvolvo Jeff Minter
Eldoninto HESware, Quicksilva (Spectrum), Salamander (Dragon)
Distribuo App Store
Dato de lanĉo 1982
Serio Gridrunner
Sekvita de Matrix
Platformo VIC-20, 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64, ZX Spectrum, Dragon 32
Refaritaj versioj:
Atari ST, Amiga, Vindozo, iOS, Android
Ĝenro Fiksa pafa videoludo
Regilo tuŝekrano
vdr

Gridrunner estas fiksa pafa videoludo verkita de Jeff Minter kaj eldonita de Llamasoft por VIC-20 en 1982. Ĝi estis adaptita al la 8-bitaj Atari-komputiloj, ZX Spectrum, Commodore 64, Commodore PET kaj Dragon 32. Multaj refaraĵoj kaj daŭrigoj sekvis, inkluzive de versioj por Atari ST, Amiga, Microsoft Windows kaj iOS.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludo similas al antaŭa arkada videoludo de Atari, Inc., Centipede, kun longaj, segmentitaj malamikoj kiuj moviĝas zigzage kaj povas esti disigitaj. Ludantoj kontrolas malgrandan ŝipon kiu povas pafi supren kaj libere moviĝi ĉirkaŭ la ekrano. La ludanto ankaŭ devas eviti pulsojn elsenditajn de la "X-Y-zapiloj", kiuj patrolas la randojn de la krado. La ludo enhavas dudek ondojn de venkendaj malamikoj.[1]

Llamasoft publikigis Gridrunner en 1982 por la bazmodela VIC-20. La ludo estis verkita dum unu semajno.[2] Kvankam ĝi inspiriĝis de la arkadludo Centipede[3][4] kun la koncepto de serpenta malamiko descendanta tra serio de obstakloj (fungoj en Centipede, kapsuloj en Gridrunner), la ludo estas multe pli rapida. Versioj de la ludo aperis por pluraj el la hejmaj komputiloj de la fruaj 1980-aj jaroj.[5]

La nomo de la ludo estis inspirita de afiŝoj por la filmo Blade Runner.[6]

En aprilo 1983, la ludo atingis la unuan vendorangon en la usona komputilluda merkato.[7] En 1984, The Commodore 64 Home Companion komentis : «forgesu la intrigon ; rapida ago estas la esenco de ĉi tiu ludo ».[8]

En 1983, Minter publikigis Matrix: Gridrunner 2, kiu konservis plejmulton el la ludomaniero de la originalo, sed aldonis novajn tipojn de malamikoj kaj rulumantan fonon. Ĝi estis unue publikigita por Commodore 64 kaj poste adaptita al aliaj platformoj. Ĉi tiu titolo estis publikigita en Usono kiel Attack of the Mutant Camels, titolo prenita de malsimila ludo de Llamasoft eldonita en Britio. Dua daŭrigo, Voidrunner, sekvis en 1987, kiu forlasis la kradfonon kaj havis pli kolorajn kaj kompleksajn grafikaĵojn.

En 1991, Llamasoft publikigis Super Gridrunner por Atari ST. La unua 32-bita titolo en la serio aldonis ludbonusojn por la unua fojo, sed ĝi konservis la bazajn elementojn de unu-ekrana pafludo. Tio estis la lasta apero en la serio dum pli ol jardeko, dum kiu Jeff kunlaboris kun Atari pri refaraĵoj de la serioj Tempest kaj Defender.

Gridrunner reviviĝis en 2002 per Gridrunner++, propragaĵa programo elŝutebla el la retejo de Llamasoft. Kun malnovstilaj grafikoj kaj pli rapida ludado sur rulumanta kampo, ĝi fariĝis populara inter ŝatantoj. Daŭrigo sekvis en 2009. Origine evoluigita sub la provizora titolo Gridrunner+++ ĝi estis eldonita por Windows-komputiloj kiel Gridrunner Revolution, post la aldono de nova rotacia mekaniko. Ĉi tiu versio ankaŭ intense uzis la "lum-sintezilon" de Minter, kun koloraj, psikedelaj efektoj. Ĝi estas ankaŭ la sola titolo en la serio kun kompleta muzika fono.

Postaj versioj

[redakti | redakti fonton]

En 2012, Llamasoft publikigis novan version por iOS, simple titolitan Gridrunner. Ĉi tiu versio revenigis la ludon al la stilo de arkadludoj de la fruaj 1980-aj jaroj. Eurogamer nomis ĝin « la plej bona pafludo por iOS »,[9] kaj Touch Arcade priskribis ĝin kiel « nostalgia refaro bone plenumita ».[10] Poste ĝi estis portita al Android kiel propagaĵo.

En 2018, Llamasoft publikigis Minotaur Arcade Vol. 1 por PC kaj PlayStation 4. Ĉi tiu kompilaĵo enhavis novan version de Gridrunner kaj GoatUp. Samkiel la iOS-versio, ĝi simple nomiĝas Gridrunner kaj havas malnovajn arkadan estetikon. Male al sia antaŭulo, ĝi tamen prezentas ŝanĝiĝantajn 3D-perspektivojn, novajn malamikajn tipojn kaj novajn ludbonusojn.

Refarita versio de la ludo estas inkluzivita en Llamasoft: The Jeff Minter Story fare de Digital Eclipse.[11]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Goatbuster.
  2. B3Ta: Interviews: Jeff Minter.
  3. Cowan, Danny. Jeff Minter Readies Updated Gridrunner For iOS Arkivigite je 2016-09-20 per la retarkivo Wayback Machine. IndieGames. 22 February 2012.
  4. Cowan, Danny. Best of iOS news: From Midway Arcade to Ziggurat. Gamasutra. 28 February 2012.
  5. History of Gridrunner. Alirita 20 April 2025 .
  6. Llamasoft History.
  7. "Special Feature: Happy Birthday!". Popular Computing Weekly. 1 May 1987. pp. 14–8.
  8. . Human Engineered Software (HesWare). The Commodore 64 Home Companion, p. 171–172 (1984). Alirita 19 August 2016 .
  9. . App of the Day: Gridrunner. EuroGamer.net (2 March 2012).
  10. Touch Arcade Gridrunner review (29 February 2012).
  11. Llamasoft: The Jeff Minter Story. Alirita 20 April 2025 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]