Saltu al enhavo

Walter Simons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Simons
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1861 (1861-09-24)
en Elberfeld, Rejnprovinco,  Reĝlando Prusio
Morto 14-an de julio 1937 (1937-07-14) (75-jaraĝa)
en Babelsberg, Provinco Brandenburgio,  Germana Regno
Tombo Wilmersdorfer Waldfriedhof Stahnsdorf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Prusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Strasburgo
Bonna universitato
Universitato de Lepsiko Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Fritz W. Hammer (en) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juĝisto
universitata instruisto
politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Walter SIMONS (naskiĝis la  24-an de septembro 1861 (nun 1861-09-24) en Elberfeld; mortis la 14-an de julio 1937 en Nowawes) estis germana politikisto kaj juristo. En 1925 li estis vic-prezidento de la Vajmara Respubliko.

Walter Simons en Septembro 1931

Simons studis historion, filozofion, juron kaj nacian ekonomion en la universitatoj de Strasburgo, Leipzig kaj Bonn. En 1893 li iĝis juĝisto en la urbo Velbert. Laborinte en du ŝtataj oficejoj, li iĝis estro de la kancelierejo de Germanujo en 1918. Kiam li malakceptis la Traktaton de Versailles, li devis forlasi la estradon de la germana paca delegacio por finigi la Unuan Mondmiliton.

En 1920 kaj 1921 Simons estis Ministro pri eksteraj aferoj de la Vajmara Respubliko, sed ne apartenis al la tiutempaj regnaj partioj. Li reprezentis Germanujon en la konferenco de Spa julie de 1920 kaj en la konferenco de Londono marte de 1921. Inter 1922 kaj 1929 Simons estris la Regnan kortumon en Leipzig, kaj dume en 1925 li transprenis la oficon de Regna prezidento, ĉar antaŭa prezidento Friedrich Ebert mortis sen jama sekvanto. Ĝis la 12-a de majo 1925 oni elektis novan prezidenton, Paul von Hindenburg, al kiu Simons fordonis tiun oficon. Ekde 1929 Simons instruis popoljuron ĉe la universitato de Leipzig.

Honorigoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1930: Honora aneco de la Usona Societo pri Internacia Juro.
  • 1931: Adlerschild (merita ordeno) de la Germana Regno.
  • 1993: Laŭ li oni nomis placon antaŭ la kortumo de Velbert.
  • Christentum und Verbrechen (Kristanismo kaj Krimo), 1925.
  • Religion und Recht (Religio kaj Juro) (Prelegoj en la universitato de Uppsala), Berlin-Tempelhof 1936.
  • Kirchenvolk und Staatsvolk (Eklezia popolo kaj ŝtata popolo), Leipzig 1937.