Splatoon
| Splatoon | |
|---|---|
| Emblemo de la ludo | |
| Disvolvo | Nintendo Entertainment Analysis & Development |
| Eldoninto | Nintendo |
| Distribuo | Nintendo eShop |
| Muziko | Tōru Minegishi |
| Produktoro | Hisashi Nogami |
| Serio | Splatoon |
| Platformo | Wii U |
| Ĝenro | triapersona pafludo |
| Ludomaniero | multludista videoludo |
| Regilo | Wii U GamePad |
| PEGI-klasifiko | PEGI 7 |
| ESRB-klasifiko | Everyone (Ĉiuj) 10+ |
Splatoon (スプラトゥーン Supuratūn?) estas tripersona pafada videoludo kreita kaj eldonita de Nintendo por la videoludilo Wii U. Ĝi aperis je la 28-a de majo 2015 en Japanio kaj la 29-a de majo de la sama jaro en Nord-Ameriko kaj Eŭropo. En la ludo oni enkorpigas Inklings, estuloj kiuj povas aliformiĝi en humanoidajn kaj kalmarajn formojn, kaj kaŝi sin aŭ naĝi en kolora inko aspergata surface uzante pafilojn.
Je la 21-a de julio 2017 aperis sekvaĵo nomata Splatoon 2 por la videoludilo Nintendo Switch. Je la 9-a de septembro 2022, alia sekvaĵo, Splatoon 3, aperis.[1]
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]La ĉefa reĝimo de Splatoon estas la multludanta reĝimo, en kiu ludantoj konkursi en du teamoj de kvar ludantoj. Ludantoj povas pafi inkon el siaj armiloj, kaj povas kaŝi kaj naĝi en inko de siaj teamoj.
Ludantoj enspezas sperton kaj monon per venki batalojn, kaj povas aĉeti novajn armilojn kaj vestojn. Ludantoj povas ricevi variajn bonojn per vestojn; ekzemple kuri pli rapide aŭ pli damaĝo al malamikoj.
Splatoon havas kvar multludantajn ludomanierojn:
- Turf War: Ludantoj kovri la grundon kun sia inko. La teamo kiu kovri la plej grandan grundon kun ĝia inko estas la venkisto.
- Splat Zones: Ludantoj klopodas kontroli zonon en la centro de la mapo. Ambaŭ teamoj havas nombrilon kiu komencas je 100 - kiam teamo kontrolas la zonon, sia nombrilo dekrementas. La teamo kiu havas la plej malgranda nombro de sia nombrilo estas la venkisto.[2]
- Tower Control: Ludantoj klopodas kontroli turon en la centro de la mapo. Kiam teamo kontrolas la turon, ĝi moviĝas al la bazo de la malamika teamo. La teamo kiu movas la turon je la plej granda distanco estas la venkisto.[3]
- Rainmaker: Ludantoj klopodas kontroli la Rainmaker, grandega pafilo, kaj porti ĝin al la bazo de la malamika teamo. La teamo kiu portas ĝin je la plej granda distanco estas la venkisto.[4]
Ĉe ĝia aperiĝo, la sola ludomaniero de Splatoon estis Turf War.[5] La tri aliaj ludomanieroj estis aldoninta al ludo per senkostaj ĝisdatigoj post kiam aperiĝo.
Splatoon ankaŭ havas unuludantan reĝimon, en kiu ludantoj ludi kiel la Inkling Agent 3. Ludantoj navigas tra la nivelojn kun siaj armoj por ke savi la Zapfish-oj el la malamikoj - la Octarians, estuloj surbaze de polpoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Skrebels, Joe. Splatoon 3 Gets September Release Date (angle). IGN (2022-04-22).
- ↑ Otero, Jose. Splatoon Gets New Mode, Map, and NES Zapper (angle). IGN (2015-06-01).
- ↑ Porter, Matt. Tower Control Mode Added to Splatoon (angle). IGN (2015-06-30).
- ↑ Sarkar, Samit. Splatoon gets a new Ranked Battle mode this weekend, Rainmaker (angle). Polygon (2015-08-13).
- ↑ Otero, Jose. Splatoon’s Ranked Battle Mode Will Release Post Launch (angle). IGN (2015-03-23).

