Pedro Pascal
José Pedro Balmaceda PASCAL (naskita la 2-an de aprilo 1975 en Santiago de Chile) estas ĉili-usona aktoro. Li estas plej konata pro siaj roloj en la televidserioj Game of Thrones (2014), Narcos (2015–2017), The Mandalorian (ekde 2019), kaj The Last of Us (2023–2025).
Nomumita por Premio Ora Globo, Premio Primetime Emmy, kaj gajninto de Premio Screen Actors Guild, en 2023, la revuo Time inkluzivis Pascal en la liston de la 100 plej influaj homoj en la mondo. [1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Pascal naskiĝis en la ĉilia ĉefurbo, Santiago. Baldaŭ post lia naskiĝo, lia familio forlasis la landon pro la diktatora milita reĝimo de Augusto Pinochet kaj trovis politikan azilon en Danio. Baldaŭ poste, la familio enmigris al Usono, kie Pascal pasigis la plej grandan parton de sia juneco. Li loĝis en San Antonio, Teksaso, kaj poste en Orange County, Kalifornio. En 1993, Pascal translokiĝis al Novjorko, kie li studis aktoradon ĉe la Tisch School of the Arts. [2]
La aktorino Lux Pascal estas lia pli juna fratino. [3]
Li estas aktivulo por GLAT-rajtoj. [4] Li identigas sin kiel agnostikulo kaj progresema liberalulo. [5]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Kiel aktoro, Pascal aperis en pluraj malsamaj televidserioj, inkluzive de Buffy the Vampire Slayer, The Good Wife, Homeland, Criminal Intent, kaj Graceland. Li ankaŭ rolis en la pilotepizodo de planita televidseria adapto de la superheroino Wonder Woman el 2011. Tamen, la serio ne estis produktita ĉar la televidkanalo NBC ne interesiĝis pri la projekto. Sendepende, la aktoro akceptis la rolon de Maxwell Lord en la filmo Wonder Woman 1984 el 2020.
En 2014, Pascal ludis la rolon de la Dorna princo Oberyn Martell en sep epizodoj de la kvara sezono de la HBO- fantaziserio Game of Thrones, kaj ekde la sesa sezono (ekde epizodo 6) li ludis FBI-agenton Marcus Pike en The Mentalist. En 2015, Pascal aperis kune kun Heidi Klum en la muzikfilmeto de Sia " Fire Meet Gasoline ". En la sama jaro, li alprenis unu el la ĉefajn rolojn kiel DEA- agento Javier Peña en la Netflix -serio Narcos, kiu traktis la kolombian drogmiliton kaj la ĉasadon de Pablo Escobar.
En 2017, li ludis la rolon de Agent Whiskey en la plenlonga filmo Kingsman: The Golden Circle. Ekde 2019, li ĉefrolis kiel la ĉefaktoro en la realfilma serio The Mandalorian de Star Wars. Ekde 2023, Pascal ludis la ĉefrolulon Joel Miller en la HBO- serio The Last of Us, bazita sur la samnoma videoludo.
Pascal ankaŭ laboris en la teatro, kaj kiel aktoro kaj kiel produktanto. Li aktoris en diversaj produktadoj sur la scenejoj de Los-Anĝeleso kaj Novjorko kaj ricevis du premiojn pro siaj prezentoj.
En 2018, li estis nomumita al la Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj, kiu ĉiujare premias la Oskarojn.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- 2016 - The Great Wall kiel Pero Tovar.
- 2018 - The Equalizer 2 kiel Dave York.
- 2020 - Wonder Woman 1984 kiel Maxwell Lord
- 2022 - The Unbearable Weight of Massive Talent kiel Javi Gutiérrez.
- 2024 - Den ville roboten kiel Fink
- 2025 - The Fantastic Four: First Steps kiel Reed Richards
- 2026 - Avengers: Doomsday kiel Reed Richards / Mister Fantastic
- 2027 - Avengers: Secret Wars kiel Reed Richards / Mister Fantastic
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Time 100", April 13, 2023.
- ↑ Pedro Pascal Profile. Arkivita el la originalo je April 2, 2022. Alirita April 2, 2022 .
- ↑ Lucas Balmaceda, el hermano del chileno de Game of Thrones que llegó a remecer Los 80 (November 12, 2014). Arkivita el la originalo je November 11, 2020. Alirita January 13, 2018 .
- ↑ . This Is The Way 'The Mandalorian' Cast Gets Personal On Social Media (angle). Arkivita el la originalo je 2022-04-11. Alirita 2022-04-10 .
- ↑ (2017-02-23) “Bad Hombre Pedro Pascal”, Solar Magazine.

