Saltu al enhavo

Komputilego

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komputilego CRAY T3D.

Superkomputilokomputilego estas aparataro de informadiko posedanta kapablojn de kalkulo pli supere ol normalaj komputiloj, ĉar ili estas uzataj por specifaj celoj. Nuntempe la terminoj de superkomputilo kaj komputilego estas anstataŭataj per aliaj pli precizaj terminoj kiel komputilaro altkapablaaltnivela, ĉar ili estas fakte aro da povegaj komputiloj unuigitaj rete por pligrandigi sian laborpotencon kaj rezultojn. Je 2019, la plej rapidaj komputilegoj funkciis je proksimume pli ol 148 petaflopoj (peta-flopo, en komputiko, signifas, ke ili realigas pli ol 1 000 bilionojn da operaciojn por sekundo).​ La listo de komputilego estas nomata ranking TOP500.

La komputilegoj estis enkondukitaj en la 1970-aj jaroj kaj estis dezajnitaj ĉefe de Seymour Cray en la kompanio Control Data Corporation (CDC), kiu hegemoniis en la merkato dum tiu epoko, ĝis Cray abandonis CDC por formi sian propran entreprenon, nome Cray Research. Ekde tiam la potenco de la komputilegoj kaj la amplekso de la merkato pli kaj pli kreskis.

Utilo de komputilegoj

[redakti | redakti fonton]

Detala turbuleca simulado farita sur IBM AC922 Summit en 2019. Detala turbuleca simulado farita sur IBM AC922 Summit en 2019.

Superkomputiloj estas uzataj en ĉiuj fakoj kie por solvi taskon oni aplikas nombro-trejnadon; tie, kie bezonatas enorma volumeno de kompleksaj kalkuloj, prilaborado de granda kvanto da datumoj en reala tempo, aŭ la tasko povas esti solvita per simpla serĉado tra multnombraj valoroj de multnombraj startaj parametroj (la metodo Monte-Karlo).

Plibonigo de metodoj de nombra modelado okazis samtempe kun plibonigo de komputiloj: ju pli komplikaj estis la taskoj, des pli altaj estis la postuloj al la konstruitaj maŝinoj; ju pli rapidaj estis la maŝinoj, des pli komplikaj estis la taskoj kiuj povus esti solvitaj per ili. Komence, superkomputiloj estis aplikataj preskaŭ ekskluzive por defendaj taskoj: kalkuloj rilataj al kernaj kaj termkernaj armiloj, kerno-reactoroj. Poste, kun la plibonigo de la matematika aparato de nombra modelado kaj la evoluo de scioj en aliaj sciencaj kampoj — superkomputiloj komencis esti uzataj ankaŭ por "paca" kalkulado, kreante novajn sciencajn disciplinojn, kiel: nombra veterprognozo, kalkula biologio kaj medicino, kalkula kemio, kalkula hidrodinamiko, kalkula lingvistiko kaj aliaj — kie la atingoj de informatiko kuniĝis kun la atingoj de aplikata scienco.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]