Jean Charest
| Jean Charest | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 24-an de junio 1958 (67-jaraĝa) en Sherbrooke | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | angla • kanada franca vd | ||||
| Loĝloko | Montrealo vd | ||||
| Ŝtataneco | Kanado | ||||
| Alma mater | Universitato de Sherbrooke | ||||
| Partio | Partio Liberala de Kebekio Progresema Konservativa Partio de Kanado | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Michèle Dionne (en) | ||||
| Infanoj | Antoine Dionne Charest (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto advokato | ||||
| Aktiva en | Otavo vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John James CHAREST (pli bone konata kiel Jean Charest ( ʒɑ̃ ʃɑʀe ); naskiĝis la 24-an de junio 1958 en Sherbrooke) estas kanada politikisto kaj advokato.[1] Li estis gvidanto de la Partio Liberal de Kebekio de 1998 ĝis 2012 kaj la 29-a Ĉefministro de la provinco Kebekio de la 29-a de aprilo 2003 ĝis la 19-a de septembro 2012. Li komencis sian politikan karieron en 1984 kiel parlamentano en la Kanada Ĉambro de Komunuloj. Li servis en la kabinetoj de Brian Mulroney kaj Kim Campbell de 1986 ĝis 1990 kaj denove de 1991 ĝis 1993, iĝante la plej juna ministro en kanada historio,[2] kaj sekve estris diversajn federaciajn ministeriojn. De 1993 ĝis 1998, Charest estis gvidanto de la Progresema Konservativa Partio de Kanado, post kio li transiris al provinca politiko kaj aliĝis al la Liberaluloj.
En la Nacia Asembleo de Kebekio, li reprezentis la distrikton Sherbrooke ( regiono Estrio) ekde 1998. Sub sia nova politika alivestiĝo, li gvidis sian partion al venko en la provincaj elektoj de 2003, finante la naŭjaran regadon de la Parti Québécois. La politikoj de Charest inkluzivis sanreformon, impostreduktojn, redukton de registara implikiĝo en publikaj aferoj, kaj redukton de la nombro de ŝtatoficistoj. Dum efektivigo de ĉi tiu programo, li venis en gravan konflikton kun la sindikatoj. Ĉi tiu antagonismo negative influis lian bildigon, kaj li perdis multon el sia antaŭa populareco.[3][4][5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jean Charest. McCarthy Tétrault. Alirita 17 March 2022 .
- ↑ Graeme Hamilton, "Charest's bumpy ride to the top", Times-Colonist, Victoria, B.C.: April 20, 2003, pg. D.1.Fro.
- ↑ Jean Charest's life in politics. Alirita 17 March 2022 .
- ↑ . Minister breaks age, colour and language barriers. The Gazette (Montreal) (June 17, 2007). Arkivita el la originalo je November 20, 2015.
- ↑ "Taxe sur le carbone : Qu'est-ce qui ne tourne pas rond avec le gouvernement Legault ?", July 11, 2019.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||

