Ide
Ide (1896-1977) estas variaĵo de Ido kreita de svisa idisto Hans Cornioley. La celo de projekto estis proksimigi Ido al Okcidentalo, minimume laŭ la finaĵoj. La sinteno de Hans Cornioley koncerne al aliaj planlingvoj, ĉefe kontraŭ Esperanto, estis severa kaj rigida. Li ne hezitis publike montri sian malamon al Esperanto: ekzemple en "Berner Schulblatt" ("berna lerneja cirkulero") de 1928 li polemikis kontraŭ la akuzativo de Esperanto. Lia abomeno al Esperanto atingis tiel altan gradon, ke en 1959 li mem postulis ke oni purigu Idon de ĉiu Esperanta influo. Ĉar tio ne sukcesis en laŭ li akceptebla grado, por li nur restis la alternativo "Ide".
Post la morto de la aŭtoro, oni ne plu okupiĝis pri la lingva variaĵo. Ne jam konatas, kiam kaj kie li prezentis sian proponon al la publiko, kaj dubindas ĉu iu ajn iam flue parolis la lingvaĵon, krom eble la aŭtoro mem. Ĉiukaze, plej laste ekde lia morto, la esperantido konsiderendas morta lingvo kaj fiaskinta provo de konstruita lingvo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Hans Cornioley en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)
- datumoj pri li en la Germana Nacia Biblioteko (germane Deutsche Nationalbibliothek, akronime DNB) (germane)