Hellcat Ace
| Hellcat Ace | |
|---|---|
| Origina Atari-kovrilo | |
| Disvolvo | MicroProse |
| Eldoninto | MicroProse |
| Dezajnisto | Sid Meier |
| Programisto | Atari: Sid Meier C64: Ron Verovsky, Dale Gray IBM PC: R. Donald Awalt |
| Dato de lanĉo | 1982: Atari 1983: C64 1984: IBM PC |
| Platformo | 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64, IBM PC |
| Ĝenro | Flugsimulada |
| Ludomaniero | Unuludanta videoludo |
Hellcat Ace estas agada flugsimulada videoludo eldonita en 1982, verkita de Sid Meier por 8-bitaj Atari-komputiloj kaj publikigita de MicroProse kiel ties unua programo. La ludo tuj fariĝis sukceso kaj instigis Meier verki kelkajn novajn titolojn por la hejmaj komputiloj de Atari. Pliaj versioj de Hellcat Ace estis sekve publikigitaj por Commodore 64 en 1983 kaj por IBM PC-komputiloj en 1984.
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]La ludanto pilotas la aviadilon Grumman F6F Hellcat en serio de misioj. La komenca ekrano permesas elekti mision inter 1 kaj 10, ĉiu kun kreskanta malfacileco. Aldone, estas kvar pliaj misioj listigitaj sed ne rekte elekteblaj en la originala versio. Kiam misio estas sukcese plenumita, la ludo transiras al la sekva misio.[1]
Enirante mision, la ludanto troviĝas interne de la Hellcat, fluganta super la Pacifika Oceano. La komenca alteco kutime estas 10 000 futoj, kun flugdirekto norden je rapido de 200 mph. En la unua misio, Flying Tiger, la celo estas pafi japanan bombaviadilon lokitan rekte antaŭ la ludanto je sama alteco, facile detruita per unu pafo. En la dua misio, Pearl Harbor, la bombaviadilo estas anstataŭigita per pli fortika hidroplano, ktp.[1]
Disvolvo kaj eldono
[redakti | redakti fonton]Sid Meier aĉetis sian propran Atari 800 en 1980 kaj komencis verki ludojn en Atari BASIC. Li montris sian unuan verkon, Hostage Rescue, al siaj gepatroj. Lia patrino tiom ŝatis la ludon, ke ŝi devis devigi sin deponi la stirstangon kaj foriri.[2]
En 1982, Meier laboris por General Instrument en Baltimoro. Komunaj konatoj sciis pri lia intereso pri flugsimuladoj kaj prezentis lin al Bill Stealey, eksa militpiloto laboranta en strategia planado. Ili renkontiĝis en Lasvegaso dum konferenco, kaj kune ludis Red Baron en la arkadejo de MGM Grand Las Vegas. Meier plurfoje venkis Stealey, ĉar li kapablis antaŭdiri la movojn de la ludo.[3]
Meier asertis, ke li povus verki pli bonan ludon ol Red Baron per sia hejma komputilo ene de unu semajno. Stealey respondis ke li vendus ĝin, se Meier efektive verkus ĝin. Malgraŭ la komenca takso, Hellcat Ace postulis du monatojn por esti kompletigita. Stealey vendis kvindek kopiojn dum sia unua vendkunveno, kaj MicroProse estis fondita por vendi la ludon.[3] En intervjuo de 1996, Stealey rakontis, ke li telefonis al komputilbutikoj ŝajnigante esti kliento por demandi ĉu ili havas Hellcat Ace. Poste li telefonis kiel reprezentanto por vendi ĝin. [4] Li diris: « Ĉiuj tiuj homoj fine fariĝis miaj regulaj klientoj. Ili ĉiuj sciis pri mia truko kaj diris: ‘Bill, ĝi estis bonega ludo.’ Kaj ili vendis amason da ekzempleroj ».[4]
Hellcat Ace estis sukceso kaj inspiris la kreadon de pluraj ludoj en rapida sinsekvo : Spitfire Ace estis modifita versio publikigita dum la sama jaro,[5] NATO Commander (1983) estis klasika militsimulada videoludo, kaj F-15 Strike Eagle (1984) revenis al flugsimulado kaj vendiĝis je pli ol unu miliono da ekzempleroj.[6]
Multajn jarojn poste, la originala Red Baron-arkadmaŝino de MGM Grand estis retrovita kun helpo de ekzekutivoj ĉe Bally Midway kaj instalita en la oficejoj de MicroProse.[3]
Recenzo
[redakti | redakti fonton]La revuo Antic recenzis la ludon en majo 1983, kaj resumis jene : « kvankam la grafikaĵoj ne estas imponaj, la ludo bone ludas kaj tenas la intereson per multaj lertecniveloj kaj diversaj scenaroj. » La recenzisto laŭdis la simuladon, notante: « Belaj aerakrobatoj facile fareblas. Bukloj, barelaj ruloj, inversiĝoj kaj Immelman-manovroj estas ĉiuj eblaj ». Ili konkludis ke la sola klara plibonigo estus en la grafikaĵoj, sed tio ne forprenis de la luebla sperto, kaj rekomendis ĝin al ĉiuj interesitaj pri flugsimuladoj.[1]
La revuo Page 6 ankaŭ recenzis la ludon en majo 1983. Samopinianta kun Antic, ili komentis: « La grafikaĵoj estas simplaj sed la ĝenerala efiko estas sufiĉe miriga... Ĉi tiu estas bonega simulado kun vera sento de ago. »[7] La revuo Softline recenzis ambaŭ Hellcat Ace kaj Spitfire Ace en sia numero de januaro 1984, dirante: « La grafikaĵoj estas ekstreme simplaj », sed aldonante pozitivan taksadon : « kvankam posedantoj de Commodore 64 kaj Atari ankoraŭ ne havas ion tiom sofistikan kiel Flight Simulator, ili nun havas Hellcat Ace kaj Spitfire Ace — programojn kiuj povus krei vertiĝon ĉe personoj kun sufiĉe da imagopovo. »[8] La gvidlibro InfoWorld's Essential Guide to Atari Computers rekomendis la ludon kiel bonega flugsimulado por 8-bitaj Atari-komputiloj.[9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Plotkin 1983, p. 82.
- ↑ Jahromi 2021.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 CGW 1988, p. 9.
- ↑ 4,0 4,1 Ranii, David, "Wild Bill is flying again", September 15, 1996, paĝo 4F.
- ↑ Meier, Sid. (2020) Sid Meier's Memoir!: A Life in Computer Games. W. W. Norton & Company. ISBN 978-1324005872.
- ↑ 2006 Walk of Game Inductees, 2006 Lifetime Achievement, Sid Meier. Walk of Game (n.d.). Arkivita el la originalo je May 29, 2007. Alirita August 27, 2007 .
- ↑ "Hellcat Ace". Page 6. May 1983. pp. 23–24.
- ↑ "Spitfire Ace and Hellcat Ace". Softline. January–February 1984. pp. 51–52.
{{cite magazine}}: CS1 maint: date format (link) - ↑ Mace, Scott. (1984) InfoWorld's Essential Guide to Atari Computers. Harper & Row, p. 80–84. ISBN 978-0-06-669006-3.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Jahromi, Neima (September 22, 2021). "Sid Meier and the Meaning of "Civilization"". The New Yorker.
- "MicroProse Captures "Red Baron" as Corporate Momento". Computer Gaming World. No. 48. June 1988. p. 9. Archived from the original on November 4, 2013. Retrieved November 3, 2013.
- Plotkin, David (April 1983). "Hellcat Ace". Antic. p. 82.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hellcat Ace ĉe MobyGames (angle)

