Frederick Nutter Chasen
| Frederick Nutter Chasen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1896 en Suffolk | ||||
| Morto | 13-an de februaro 1942 (46-jaraĝa) en Singapuro | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Heather Chasen | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | zoologo botanikisto ornitologo scienca kolektisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frederick Nutter CHASEN (1896 – 13a de Februaro 1942) estis angla zoologo.
Li luktis en la Unua Mondmilito kaj lia unua publikigita verko pri ornitologio devenis el observoj, kiujn li faris pri birdoj de Struma Altebenaĵo en nordorienta Grekio dume. En la 1920-aj jaroj li laboris en la Muzeo Raffles de Singapuro. Tiukadre li iĝis fakulo pri sudorientaziaj birdoj kaj mamuloj kiel rezulto de multaj sciencaj publikaĵoj en gravaj ornitologiaj ĵurnaloj kiel Ibis kaj Journal für Ornithologie. Li estis eĉ pli fekunda aŭtoro en lokaj kaj regionaj ĵurnaloj – Treubia kaj Bulletin of the Raffles Museum.
Dum sia kariero li fariĝis spertulo pri la ornitologio de la regiono, kiun li uzis por prepari monumentan referencverkon, The Birds of the Malay Peninsula (La Birdoj de la Malaja Duoninsulo). Li sukcesis kompletigi du volumojn de ĉi tiu verko antaŭ sia morto en 1929.

