Flight Simulation
| Flight Simulation | |
|---|---|
| Disvolvo | Psion |
| Eldoninto | Sinclair Research |
| Dezajnisto | Charles Davies |
| Dato de lanĉo | 1982[1][2] |
| Platformo | ZX81, ZX Spectrum, Timex Sinclair 1000 |
| Ĝenro | Flugsimulada videoludo |
| Ludomaniero | Unuludanta |
Flight Simulation (esperante Flugsimulado) estas flugsimulada videoludo evoluigita de Psion kaj merkatigita de Sinclair Research por la personaj komputiloj ZX Spectrum kaj ZX81 en 1982.
En Usono, Timex Sinclair merkatigis la ZX81-version kiel The Flight Simulator por la usona versio de la ZX81, la Timex Sinclair 1000.[3] Ĝi ankaŭ estis komercigita kiel Flug-Simulation en Germanio[4] kaj Simulador De Vuelo en Hispanio.[5]
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]La programo simulis la esencajn aspektojn de « tre manovrebla malpeza aviadilo »[6] dum flugado.[7] Malgraŭ la teknikaj limigoj de la ZX81, ĝi ofertis bazan grafikan vidon de la instrumentpanelo kaj la vidon tra la antaŭa fenestro, same kiel navigajn helpilojn[6] kaj plene perspektivan moviĝantan vidon de la fina alteriĝa alproksimiĝo.[8]
Recenzo
[redakti | redakti fonton]
La ZX81-versio ricevis favorajn recenzojn. Popular Computing Weekly skribis : « Neniu vortoj povas pravigi ĉi tiun plej elegantan el programoj... Vi ne vidos pli bonan komputilludon ĝis Psion publikigos unu por la Spectrum ».[1] ZX Computing nomis la programon « bonega », deklarante ke ĝi faris «tre bonan uzon de la potenco kaj de la grafikaj kapabloj de la ZX81 ».[9]
La ZX Spectrum-versio ankaŭ ricevis bonajn recenzojn okaze de sia eldono en frua 1983. Tony Bridge de Popular Computing Weekly diris ke la programo estis « la plej bona de sia speco » kaj ke la Spectrum-versio estis eĉ pli impresa ol la originalo.[10] Malcolm Jay de ZX Computing nomis la programon bonega, sed kritikis la limigitajn instrukciojn, sugestante ke « estontaj Spectrum-pilotoj akiru libron pri flugado el sia loka biblioteko ».[11] Ok jarojn poste, la revuo Your Sinclair opiniis, ke ĝi ne bone maljuniĝis.[12]
Ambaŭ versioj de Flight Simulation fariĝis la plej vendataj programoj por siaj respektivaj komputiloj, kun la ZX81-versio atinganta la unuan rangon en februaro 1983[13] kaj la Spectrum-versio pintante la Spectrum-vendoliston en majo.[14] Ambaŭ versioj ankoraŭ restis en la vendolisto pli ol jaron poste.[15] David Potter, la ĝenerala direktoro de Psion, deklaris en intervjuo en la eldono de januaro 1984 de Your Spectrum ke la ludo vendiĝis je ĉirkaŭ 250 000 unuoj.[16]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 SSD: Flight Simulation (Instructions). Arkivita el la originalo je 2013-02-21. Alirita 2012-06-13 .
- ↑ ZX81 tape Flight Simulation by Sinclair Research.
- ↑ ZX81 Cassette Tape Information for Flight Simulator, The. Zx81stuff.org.uk. Alirita 2012-06-13 .
- ↑ ZX81 tape Flug-Simulation by Sinclair Research.
- ↑ Flight Simulation. Alirita 2021-04-24 .
- ↑ 6,0 6,1 Magazine Page Scan from World of Spectrum. Zx81stuff.org.uk. Alirita 2012-06-13 .
- ↑ ZX81 Cassette Tape Information for Flight Simulation. Zx81stuff.org.uk. Alirita 2012-06-13 .
- ↑ ZX81 tape Flight Simulation by Sinclair Research.
- ↑ ZX Computing.
- ↑ Tony Bridge (3 marto 1983). "Sinclair's Little Mascot". Popular Computing Weekly. Vol. 2, no. 9. Sunshine Publications. p. 12. Retrieved 24 April 2020.
- ↑ ZX Computing.
- ↑ Your Sinclair.
- ↑ "Top 10". Popular Computing Weekly. Vol. 2, no. 8. Sunshine Publications. 24 februaro 1983. p. 31. Retrieved 24 April 2020.
- ↑ "Top 10". Popular Computing Weekly. Vol. 2, no. 21. Sunshine Publications. 26 majo 1983. p. 55. Retrieved 24 April 2020.
- ↑ "Top 10". Popular Computing Weekly. Vol. 3, no. 21. Sunshine Publications. 24 majo 1984. p. 54. Retrieved 24 April 2020.
- ↑ "Circe". Your Spectrum. No. 1. Sportscene Specialist Press. januaro 1984. p. 97. Retrieved 31 May 2024.

