Exeter College
| Exeter College | ||
|---|---|---|
| kolegio de la universitato de Oksfordo universitata konstruaĵo karitata organizaĵo | ||
| Informoj | ||
| fondodato | 1314 | |
| fondinto(j) | Walter de Stapledon vd | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 51° 45′ 15″ N, 1° 15′ 22″ U (mapo)51.754166666667-1.2561111111111Koordinatoj: 51° 45′ 15″ N, 1° 15′ 22″ U (mapo) | |
| lando | Britio | |
| urbo | Oksfordo | |
| adreso | Turl Street | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
|
| ||
|
| ||

Exeter College - proksimuma prononco [Eksetr KOL'ĝ], do la kolegio Exeter - estas unu el la kolegioj kiuj sume konsistigas la Universitaton de Oksfordo. Ĝi nomatas laŭ la urbo Exeter, centro de la provinco Devon en sudokcidenta Anglio. Temas pri la kvara plej malnova kolegio de la Universitato.
La kolegio situas en la strato Turl Street, kie ĝi estis origine fondita en 1314 fare de Walter de Stapledon, episkopo de Exeter, kiel teologia altlernejo. Ekde ĝia fondiĝo, la kolegio estis populara edukejo por studantoj el la nobelaro de la provinco Devon. Interalie tie studis la verkistoj John Ronald Reuel Tolkien kaj Philip Pullman, ankaŭ la politikisto Pedro Pablo Kuczynski, kiu de 2016 ĝis 2018 estis la prezidento de Peruo.
En 2012, la kolegio havis budĝeton de iom pli ol 48 milionoj da britaj pundoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]




