Ephraim Sneh
| Ephraim Sneh | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| אפרים סנה | |||||
| Naskiĝo | 19-an de septembro 1944 (81-jaraĝa) en Tel-Avivo | ||||
| Lingvoj | angla • araba • rusa vd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Alma mater | Universitato je Tel-Avivo | ||||
| Partio | Israela Laborista Partio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Moshe Sneh (en) | ||||
| Patrino | vd | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto kuracisto oficiro | ||||
| Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| Aktiva dum | 1962–1987 vd | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Efraim SNEH (hebree אפרים סנה, Efraim Sneh; naskiĝis la 19-a de septembro 1944 en Tel-Avivo) estas israela politikisto kaj kuracisto. Li estis membro de la Knesset por la partio Avoda (Laborista) kaj funkciis kiel la vicministro pri defendo de Israelo de 2006 ĝis 2007.[1]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li servis en la Infanteria Bataliono Nahal de 1962 ĝis 1964. Li studis medicinon ĉe la Universitato de Tel-Avivo, specialiĝante pri interna medicino. Post finado de siaj studoj, li revenis al militservo kiel bataliona kuracisto, poste kiel kuracisto en la Paraŝutista Brigado. En la Milito de Jom Kippur (1973) li komandis brigadan medicinan unuon en la Batalo de China Farm, kaj en la bataloj okcidente de la Sueza Kanalo. Sneh ankaŭ gvidis la medicinan mision por Operacio Entebbe, servis kiel komandanto de Aerarmea Unuo 669, kaj kiel komandanto de la sekureca zono en Suda Libano. Lia lasta rolo en la Israelaj Defendaj Fortoj estis kiel estro de la civila administracio de Cisjordanio.[2]
En decembro 1987, post forlaso de la armeo, li aliĝis al la Laborista Partio. De 1988 ĝis 1994, li servis en multaj delegacioj specife rilataj al palestinaj gvidantoj. En 1992, Sneh estis elektita al la Kneset, servante kiel Ministro pri Sano de 1994 ĝis 1996. En 1999, li estis nomumita Vicministro pri Defendo, kaj en 2001, li estis nomumita Ministro pri Transportado.[3]
Sneh elstaris en sia opozicio al la retiriĝo el suda Libano, kvankam li fine akceptis la decidon de ĉefministro Ehud Barak. Sneh estas ĝenerale konsiderata "falko" en la Laborista Partio, kvankam li ne protestis kontraŭ la vastatingaj pacplanoj de Barak en intertraktadoj kun la palestinanoj.[4] [5][6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Sneh Ephraim", nfc, 19 February 2008. (hebree)
- ↑ Ephraim Sneh. Israel Ministry of Foreign Affairs (30 March 2005). Alirita 2 September 2008 .
- ↑ Ephraim Sneh. Israel Ministry of Foreign Affairs (30 March 2005). Alirita 2 September 2008 .
- ↑ Hoffman, Gil, "Jerusalem", Jerusalem Post, 14 November 2003.
- ↑ Hoffman, Gil, "Sneh: IDF must be ready to stop Iran", Jerusalem Post, 10 November 2006. [rompita ligilo]
- ↑ "Deputy Defense Minister denies report Israel in talks over attack on Iran", Haaretz, 27 February 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Official website
- Sneh, Ephraim, "How to stop Hamas", Haaretz, 19 July 2007.
- [rompita ligilo]
- Sneh, Ephraim, "Go all the way", Ynetnews, 23 July 2006.
- Karni, Yuval, "Tired of the sidelines", Ynetnews, 28 May 2008.

