Colgate
| Colgate | ||
|---|---|---|
| varomarko | ||
| Dum | 1873 - nekonata/nuntempe | |
| Agokampo | Oral Hygiene Products | |
| Posedata de | Colgate-Palmolive vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Colgate estas varmarko registrita de la usona entrepreno Colgate-Palmolive por produktoj buŝhigienaj kiaj dentbroso, dentopastoj, buŝlikvaĵoj kaj dentfadeno. La entrepreno komence vendis sapon kaj ekde 1873 ekesploris la merkaton pri buŝa higieno, 16 jarojn post la forpaso de ĝia fondinto, la brita entreprenisto William Colgate (1783 -1857).

Prononco de la nomo
[redakti | redakti fonton]Cetere la nomo, angle prononcata [KOŬːLgejːt], estis inter la unuaj usonaj varmarkoj kiuj vaste ekkonatiĝis en multaj ne-anglalingvaj landoj de Eŭropo kaj suda Ameriko jam fine de la 19-a jarcento. La reklamistoj de la firmao tiam decidis en iuj landoj, ekzemple la baze hispan- kaj germanlingvaj, oficiale privarbi la varmarkon per prononco adaptita al tiuj lingvoj, do prononco [kolGAːte] - tiu prononco en tiuj landoj do ne estas fuŝa misprononco de lingve needukitaj homoj, sed estas la oficiala tiulingva markonomo.

