Chlum u Třeboně
Aspekto

| Chlum u Třeboně | |||
| germane Chlumetz | |||
| kampurbo | |||
Kastelo en Chlum u Třeboně
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Chlum u Třeboně | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | Jindřichův Hradec | ||
| Administra municipo | Třeboň | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Memorindaĵoj | Chlum u Třeboně kastelo | ||
| Riveroj | Nová řeka, Hejtman fiŝlago | ||
| Situo | Chlum u Třeboně | ||
| - alteco | 492 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 48° 57′ 22″ N 14° 55′ 52″ O / 48.95611 °N, 14.93111 °O (mapo) | ||
| Areo | 47,37 km² (4 737 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 816 (2025) | ||
| Denseco | 38,34 loĝ./km² | ||
| Baseno | Baseno Třeboň | ||
| Unua skribmencio | 1399 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 378 04 | ||
| NUTS 3 | CZ031 | ||
| NUTS 4 | CZ0313 | ||
| NUTS 5 | CZ0313 546461 | ||
| Katastraj teritorioj | 4 | ||
| Partoj de kampurbo | 4 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 10 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.chlum-ut.cz | |||
Chlum u Třeboně (germane Chlumetz) estas kampurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Jindřichův Hradec, proksime al la ŝtatlimo kun Aŭstrio.
En 2025 ĝi havis 1 816 loĝantojn. Populara ripozloko kun eblecoj de banado, fiŝkaptado, piedmigrado kaj biciklado.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hamr, Příbraz, Staňkov, Stráž nad Nežárkou, Stříbřec, Suchdol nad Lužnicí, Třeboň kaj Rapšach.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1399. La komunumo havas longan tradicion en produktado de arta vitro. La lokan kastelan parkon ofte vizitadis poeto František Hrubín (1910-1971), troviĝas tie lia busto kaj memorsalono.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 2 878 |
| 1880 | 3 141 |
| 1890 | 3 123 |
| 1900 | 3 541 |
| 1910 | 2 959 |
| 1921 | 2 899 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 3 087 |
| 1950 | 2 266 |
| 1961 | 2 298 |
| 1970 | 2 363 |
| 1980 | 2 394 |
| 1991 | 2 270 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 2 265 |
| 2011 | 2 055 |
| 2014 | 2 030 |
| 2016 | 1 981 |
| 2017 | 1 983 |
| 2018 | 1 970 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 1 959 |
| 2020 | 1 951 |
| 2021 | 1 833 |
| 2022 | 1 885 |
| 2023 | 1 893 |
| 2024 | 1 859 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 1 816 |
Partoj de kampurbo
[redakti | redakti fonton]Municipo Chlum u Třeboně konsistas el kvar partoj sur kvar samnomataj katastraj teritorioj:
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo Chlum u Třeboně, konstruita en 1710 de la germana nobela familio Fünfkirchen , ekde 1861 aparteninta al ĉefdukoj d´Este – komence de la 20-a jarcento novbaroke adaptita
- Pilgrima kaj paroĥa preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, nomata „Malgranda Mariazell“, konstruita en 1745, larĝigita 1804 , kun ŝtonaj statuoj de la sanktuloj ĉirkaŭ la preĝejo
- Krucvojo ela 2-a duono de la 18-a jarcento, kondukanta de la kastelo al preĝejo
- Barokaj statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Anna sur digo de la fiŝlago
- Akvofontano sur la placo
- Urbodomo
- 85 hektara fiŝlago Hejtman adaptita por ripozceloj
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Domo de kulturo
-
Solejo Žabárna
-
Placo kun monumento al falintoj
-
Restoracio Na poště
-
Grenejo en strato Žižkova ulice
-
Krucvojo
-
Domo n-ro 11, malnova poŝto
-
Baza lernejo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- ČERNÝ, Jiří: Poutní místa Soběslavska a Třeboňska s přilehlou částí Dolních Rakous, České Budějovice 2009. (ĉeĥlingve)
| ||||

