Saltu al enhavo

Sensilo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sentilo)
sensilo por detekti metanon (aŭ aliajn brulemajn gasojn kiel benzeno)

En teĥniko, sensilo (el la latina verbo sentire, "sensi" aŭ "senti")[1], konata ankaŭ kiel detektilo kaj sentilo[2], estas ilo, kiu permesas detekti kaj mezuri certajn fizikajn aŭ ĥemiajn proprecojn. Do temas pri aranĝaĵo transformanta fizikan aŭ ĥemian grandon en aparate aŭ komputile trakteblan elektran signalon, kiu povas esti plu prilaborata. Tiaj fizikaj aŭ ĥemiaj ecoj aŭ proprecoj povas esti ekzemple temperaturo, humido, premo, laŭteco, lumeco, akcelo, elektra kampo, do elektromagneta radiado kaj elektra indukdenso, radiaktiveco aŭ ĥemiaj parametroj kiel potenco hidrogena, do acideco/bazecosaleco.

En biologio, sensilo[3]perceptilo estas ĉelo aŭ ĉelaro, per kiu la plurĉelaj animaloj ricevas sensaĵojn, kaj kiu troviĝas en sensorganoj aŭ en aliaj organoj. Tiaj ĉeloj permesas percepti certajn el la ĉi-supraj parametroj, kiel ekzemple lumsensiloj pri lumo.

Referencoj kaj notoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sensilo en ReVo [1]
  2. Sentilo = Sensilo en ReVo [2]
  3. Sensilo en NPIV [3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
diversaj fotosensiloj
industria indukta sensilo